Saluton kaj bonvenon ĉe tiu ĉi nova blogo pri Esperanto kaj Mormonismo!
Por-Esperanta Mormonaro (PEM) estas Internacia Esperanto-organizaĵo por membroj kaj nemembroj de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormona). Ĝi celas diskonigi Mormonismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter mormonoj. PEM estas neniel oficiale ligata al La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, sed en tiu ĉi blogo ni espereble kuniĝas pri ĝiaj profundaj evangeliaj valoroj kaj ĝia riĉa kulturo kaj tradicio. D-ro John A. Widtsoe, Prezidanto de la Universitato de Utaho dum la dudeka kaj trideka jardekoj diris pri la fama Dezereta Alfabeto, ke "la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en la Teritorio de Utaho strebis konstrui ion novan; novan societon, novan ekonomion, novan ŝtatsistemon, kaj nova alfabeto bone konformis al tiu reformista spiritstato. La Dezereta Alfabeto reprezentas noblan ekspirimenton kun tute merita celo." Kompreneble, mormonoj en multaj aspektoj adeptiĝis al la ĉirkaŭaĵa mondo - La Dezereta Alfabeto nelonge funkcias - sed la Evangelio ankoraŭ kaj ĉiame invitas nin "iradu en noveco de vivo" (Romanoj 6:4). Sekve, Esperanto kiel "la nova Latino de la Eklezio" povus esti reva Internacia Lingvo por Internacia Eklezio ! Bonvole en tiu ĉi blogo pripensu, diskutu kaj preĝu kun Por Esperanta Mormonaro kiel ni povas atingi niajn noblegajn idealojn ! Robert Poort PEM redaktoro
0 Comments
Start blogging by creating a new post. You can edit or delete me by clicking under the comments. You can also customize your sidebar by dragging in elements from the top bar.
|
AŭtoroRobert Poort estas nederlanda mormono kiu loĝas en Usono. ArkivoKategorioj |