Por-Esperanta Mormonaro
  • Hejmo
    • MormonEsperanto
  • Eklezio
    • Pri la Eklezio
    • MormonEsperanto
    • Paroladoj
    • Genealogio kaj Familia Historio
  • Kristo
    • MormonEsperanto
    • Sanktaj Skriboj >
      • La Sankta Biblio
      • La Libro de Mormon
      • La Multevalora Perlo
    • Bibliaj Videoj
    • Ekumeno kaj Interreligio >
      • Ekumeno Facebook
  • Temploj
  • Esperanto
    • Radio-TV en Esperanto
    • Learn Esperanto
    • Facila Vento for beginners
    • Wikipedia in Esperanto
    • Esperanto Facebook
    • Esperanto Links
  • PEM
    • PEM
    • Esperanta Mormonaro Ĵurnalo
    • PEM Arkivo
    • PEM Facebook
    • PEM-Radio
  • Aliaj
  • saniga potenco de dankemo

La Vivo de Jesuo Kristo - Bibliaj Videoj

Maria kaj Elizabeto jubilas kune

Luko 1: 39-55

Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon,
  en urbon de Judujo; kaj enirinte  en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.
Kaj kiam  Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta
Spirito, kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio,
kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.
Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?
Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.
Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.
 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,
 Kaj mia  spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
 Ĉar Li  rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min  feliĉa.
 Ĉar la  Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.
 Kaj Lia boneco  estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
 Li montris  forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
 Li malaltigis  potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
 Malsatulojn Li  plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
 Li helpis Sian  servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.
 Kiel Li  parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

iru al la enhavo-tabelo

Proudly powered by Weebly