La Vivo de Jesuo Kristo - Bibliaj Videoj
Jesuo instruas koncerne la Leptoj de la Vidvino
Marko 12: 41-44
Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon.
Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton.
Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston;
ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.