Desereta AlfabetoLa Desereta Alfabeto estis interesa eksperimento, kiun oni faris dum la pasinta jarcento en la teritorio nomita Deseret (Desereto)(gloso, kiu signifas "mielan abelon" en La Libro de Mormon) estis la kreo de tute nova alfabeto por reguligi la skribadon kaj prononcon de la angla lingvo uzata de la fruaj utahaj mormonaj pioniroj.
Oni komprenu, ke granda procento de la unuaj pioniroj estis elmigrintoj el Anglujo kaj Skandinavio. Kompreneble lingva malegaleco ekzistis en la Utaho de la pasinta jarcento. Estis (estas) malfacile lautlegi la skribitan anglan pro la neregula angla ortografio. Prova solvo de la problemo estis tute nova, tute regula fonetika alfabeto - unu litero egalas unu sonon. Legu: http://www.deseretalphabet.org/ Rigardu la titolpago de La Libro de Mormon en La Desereta Alfabeto kaj la Angla-Desereta Tabelo Legu interesan (anglalingvan) artikolon pri La Desereta Alfabeto kun pluraj ligiloj. Artikoloj pri la Desereta Alfabeto en Vikipedio kaj en Wikipedia. Klarigoj pri la Desereta Alfabeto
de Charles Hall Laŭ artikolo verkita en 1978 de Frato Glenn N.Rowe, asistanta bibliotekisto de la Eklezio en Sallaga Urbo, la celo de alfabeto estis faciligi la lernadon de la angla lingvo por la multe da imigrantoj el diversaj landoj de la mondo, kiuj alvenis al la okcidenta regiono de Usono dum la fruaj tagoj de la mormonaj kolonioj en la Granda Baseno (Utaho kaj parto de la teritorioj de Idaho, Vajomingo (Wyoming), Colorado, Nevado kaj Arizono). La 38 literoj de la Desereta Alfabeto ne estas similaj al la latindaj literoj. La celo estis havi "unu literon por ĉio sono, kaj unu sonon por ĉiu litero" de la angla lingvo. Tial, estis nur fonetika projekto kaj ne tuta lingvistika projekto La alfabeto estis oficiale adoptita de la teritorio de "Deseret" (La Granda Baseno) en januaro 1854. La ĉeflaboranto de la projekto estis George D. Watt, kiu studis fonetikon en Anglujo antaŭ ol li venis al la Granda Baseno. La Libro de Mormon (522 paĝoj en norma angla) estis eldonita en la Desereta Alfabeto en 1869. Pluraj mormonaj misiistoj verkis siajn taglibrojn uzante la Deseretan Alfabeton, inter ili mia praavo, John Charles Hall. D-ro John A. Widtsoe, Prezidanto de la Universitato de Utaho dum la dudeka kaj trideka jardekoj diris, ke "la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en la Teritorio de Utaho strebis konstrui ion novan; novan societon, novan ekonomion, novan ŝtatsistemon, kaj nova alfabeto bone konformis al tiu reformista spiritstato. La Desereta Alfabeto reprezentas noblan ekspirimenton kun tute merita celo." S-ro Rowe konkludas, ke la Desereta Alfabeto ne plu estis uzata post 1870, kiam la "Sanktuloj" iĝis malpli izolitaj de la aliaj loĝantoj de la anglalingva nacio. Laŭ telefona konversacio kun Frato Ron Watt, praneop de la kreinto de la Desereta Alfabeto, George Watt, li informis, ke lia praavo firigxis membro de la Mormona Eklezio en 1837 kaj en 1840 estis sendita al Skotlando kiel misiisto. En Skotlando li studis ion, kio nomiĝis "stenografio de Pitman." Post si restado en Skotlando, George D. Watt veturis al Navu (Nauvoo). Illinojso, Usono, kie ekzistis dum iom da jaroj la mormona ĉefurbo. Tie, li instruis la stenografion, laŭ informo de Frato Ron Watt, por preni notojn dum la procesoj de la Profeto Jozefo Smith. En 1846-51 George Watt reveturis al Britujo kiel missisto, kaj poste li veturis al Utaho, kie li komponis la Deseretan Alfabeton sub la gvido de Brigham Young. (EM 20-3/1990) Ankaŭ vizitu nian paĝon pri Nacia Parko Zion |
Ora monpeco (5 dolaroj) de 1860, kun surskribo "Sankteco al la Eternulo" en la Desereta Alfabeto.
Ŝtato de DeseretMormona KoridoroDeseret - Mielabelo |