Ekumeno kaj Interreligio Ekumeno (ankaŭ nomata ekumenismo) estas la strebado de diversaj kristanaj konfesioj al kunlaboro kaj alproksimiĝo. La celoj de ekumena aŭ interreligia dialogo povas esti diversaj – de amika kunvivado en diverseco ĝis plena unuiĝo. Ekumenaj agoj estas ekzemple la okazigo de komunaj diservoj inter diversaj konfesioj, la reciproka agnosko de sakramentoj kaj la klopodo trovi kompromisojn inter diversaj teologiaj konvinkoj. La vorto "ekumeno" aŭ "ekumenismo" (de la greka vorto oikeo „loĝi“ respective oikia „domo“; oikoumene „tuta loĝata tero“, „kosmo“) origine priskribis la tutan loĝatan mondon. La Nova Testamento de la Biblio foje (evangelio laŭ Luko 2,1) uzis la vorton sinonime al la loĝata mondo, kaj alifoje la homaron kiel adresaro de la mesaĝo pri kristanismo (evangelio laŭ Mateo 24,14). Unuavice laŭ la unuaj kristanaj tekstoj la "ekumeno" estis la loko de engaĝiĝo de la sekvantoj de Jesuo, kien ili portas la novaĵon pri la imperio de Dio kaj ties justeco, kaj alportas la pacon de Jesuo, kiu estas pli stabila al la tiuepoka "pax romana" de la Romia Imperio, kiu "pacigas" ĉiun regionon per armea konkero kaj perforta subpremo. Dum la komencaj jarcentoj de la kristanismo "ekumeno" estis ĉio kio rilatis al la eklezio en sia globala dimensio kaj estis valida por ĉiuj kristanoj. En tiu senco oni dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj revivigis la vorton por la subteninda kaj ampleksiĝinda dialogo de diversaj kristanaj grupiĝoj. Ekumenismo kaj Esperanto Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) estis origine protestanta organizo. Tamen de 2000 ĝis 2004 prezidis ĝin la romkatoliko Jacques Tuinder, kio montras, ke ĝi efektive fariĝis ekumena asocio. KELI kunlaboras en la spirito de ekumenismo kun Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Fruktoj de tiu ĉi kunlaboro estas i.a. la Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (ekde 1968) kaj la Ekumena Diserva Libro ADORU. Kiel plia esperantista organizo ekzistas Tutmonda Ekumena Ligo (TEL), kies aktivado tamen malabundas kompare kun la ekumena agado de KELI kaj IKUE. Interreligio La esprimo interreligia dialogo rilatas al kooperativo, helpema kaj pozitiva interagado inter homoj de malsamaj religiaj tradicioj (t.e., "kredoj") kaj/aŭ spiritaj aŭ humanismaj kredoj, sur kaj la individuaj kaj instituciaj niveloj. Ĝenerale en la mondo ekzistas regionajn, naciajn kaj internaciajn ekumenajn iniciatojn; multaj estas formale aŭ neformale interligita kaj konstituas pli grandajn retojn aŭ federaciojn. La ofte cititaj: "Ekzistos neniu paco inter la nacioj sen paco inter la religioj. Ekzistos neniu paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj", estis formulita de Dr Hans Küng, Profesoro pri Ekumena Teologio kaj Prezidanto de la Fondaĵo por Tutmonda Etiko. Ankaŭ vizitu la EKUMENO-blogon en esperanto ĉe Facebook ! |
|