El Sub la Polvo
La origino de la Esperanta traduko de la Libro de Mormon
de Paul R. Kern
de Paul R. Kern
En la aŭtuno de 1980, iom post la fondiĝo de Por-Esperanta-Mormonaro (25-junio-1980), ni komencis sendi mallongajn anoncetojn al la ĉefaj Esperanto gazetoj por aperigo. Tiuj anoncetoj malkaŝis multajn mormonajn Esperantistojn kaj estis ili unu el la plej fortaj impulsoj dum la ekkomenco de nia societo.
Unu el la respondintoj al tiuj fruaj anoncetoj estis S-ro Edward Dembski, tiam loĝanta en Stargard, Pollando. Kiel estis la tiutempa kutimo, la alvenintaj demandleteroj estis disdonitaj inter PEManoj ĉe la Universitato de Brigham Young por ke individuaj respondleteroj estu preparitaj kaj ekspeditaj. La letero el Pollando estis laŭorde transdonita al S-ino Jeanine Tew, kiu senprokraste respondis per afabla letero. Post kvaro da semajnoj, ni ricevis leteron responde, dankante nin pro la informoj pri la Eklezio kaj promesante traduklaboron pri la Libro de Mormon. Tamen, tia traduko, ne estis la unua de la novaliĝinta membro de PEM. Kiel Frato Dembski mem eksplikis per sia letero datita la 2-an de decembro, 1980; "Kiel unuan paŝon de mia partopreno kun via klubo en spirita aktiveco, mi sendas al vi, por ĉiuj klubanoj mian Esperantlingvan tradukon de "Signifoplena Vivo" verkita de la Sepdekulo Paul H. Dunn, kies verko tradukita Esperantlingven de mi alportis multe da ĝojo...kaj kies tradukon mi efektivigis en la ĵus forpasinta monato aŭgusto, senpere post mia konatiĝo kun via klubo pere de la elkore skribita letero de S-ino Jeanine Tew. Mi tradukis ĝin en ties tuto." En letero de la sama tago sendita al Jeanine Tew, Dembski diris: "Mi sciigas vin, ke mi ricevis bonorde ambaŭ ekzemplerojn de la Libro de Mormon kiu estas mirinda libro. Elkore mi dankas vin, la libro estas belega, mirinda kaj mi legas ĝin kaj post kelka tempo, kompreninte ĝian enhavon plene, mi komencos tradukon pri ĝi...belega, mirinde belega libro. Elkoran dankon!"
Mi aldonu ĉi tie, ke estis sendita la Libro de Mormon en kaj la germana kaj la angla lingvoj. Dembski ankaŭ menciis, ke li bezonis la vortaron "Esperanto Dictionary" de J.C.Wells. Ĉi tion li ricevis "ĉar leginte la tradukon, mi ĉiam revenas al la originalo. Mi devas ĝisfunde esplori la anglalingvan tekston." Dembski tuj komencis la tradukon kaj ne forpasis tro multe da tempo ĝis kiam ni ricevis la unua fragmenton de lia verko. La 20-an de januaro, 1981, mi ricevis la ĉi-suban leteron; "Estimatan Sinjoro Kern, Mi sciigas vin per ĉi tiu letero Par Avion, ke ankaŭ kelkaj tagoj mi sendis al vi per laŭmara poŝto mian tradukon de la Unua Libro de Nifai, kies traduko estis por mi efektiva ĝuo." La 5-an de majo, 1981 alvenis alia letero enhavante la jenan sciigon: "El la hodiaŭa sendata al vi fragmento vi orientiĝos kie mi troviĝas ĉe mia traduko. Mi esperas fini la plenan tradukon je la fino de julio. Ekde la unuaj tagoj
de julio mi esperas komenci manskribadon de mia traduko kaj mi sendados al vi iom post iom." Akompanis tiun leteron manskribita teksto de la Libro de Alma, Ĉapitro 61. Tiam, estis granda manko de taŭga skribpapero kaj skribmaŝinrubandoj en Pollando.
Sekve de tio, PEManoj el Usono sendadis la bezonatajn materialojn plurfoje al Frato Dembski laŭ liaj petoj. Dum ci tiu fazo de la traduklaboro, PEM ricevis leteron de Edward Ockey, per kiu esprimis sian deziron traduki la Libron de Mormon. Mi respondis al li informante pri la Dembskia traduko kaj samtempe informis Fraton Dembski (la 19-an de majo, 1981) la sekvon; "Ĉu vi iam aŭdis pri Edward Ockey? Li estis dum kvar jaroj redaktoro de "La Brita Esperantisto." Li aliĝis al PEM kaj diris, ke li volonte revizios vian tradukon de la Libro de Mormon. Li eĉ proponis, ke li mem traduku ĝin, sed feliĉe, ni povos kunordigi niajn laborojn. Ockey jam verkis multajn librojn en Esperanto. Inter ili estas "The Accepted Esperanto Dictionary." Verŝajne la propono pri kunlaboro estis akceptebla de Dembski ĉar la traduklaboro daŭre progresis, spite al longa korespondsilento inter li kaj PEM. Tiu silento rompiĝis per la alveno de letero de Dembski kun la dato 4-a de oktobro, 1981. Jen la ĉefpunktojn: "Kara Estimata Frato Kern! Antaŭ ĉio elkoran fratecan saluton! Due, pardonu, ke mia letero ne estas tiom bonorda, kiom mi dezirus. La kaŭzo: plena laciĝo pro la tre doloriga situacio ekonomia ĉe ni. Mi skribas do; sukcesis al mi, estimata kara Frato,. ĉar mi estas subtenata de viaj preĝoj, pri kiuj mi konsciis dum mia traduklaboro super la Libro de Mormon, komplete fini mian tradukon de la Libro, kies kelkajn lastajn vortojn mi aldonas al tiu ĉi letero. Mia laboro disvolviĝadis tiamaniere: ĉiun ajn verson mi tradukis unue malnete, por senpere fari neton, tiom ke la tutan libron mi tradukis dufoje kaj la trian fojon mi tratajpos ĝin kaj sendos al vi. Ĉiujn miajn rajtojn de tradukisto mi cedas al nia Eklezio, al kiu bonvole diru senpere post la ricevo de tiu ĉi mia letero. Pri la traduko mi estas plene kontentigital laŭ mia opinio la traduko estas adekvata. Mi jan komencis tratajpi ekde la paĝo kiun mi sendas al vi, kaj finante mian tajpadon, mi sendos al vi en Arizona."
Oni rimarku ĉi tie, ke temas pri du ekspedoj de la traduko. la unua duono estis elsendita el Pollando en januaro, 1981. Ĝi atingis niajn manojn en majo de la sama jaro. La dua duono estis ekspedita en novembro de 1981 aerpoŝte kaj atingis nin sammonate (la 23-an). Pri tio, Dembski menciis per letero datita la 7-an de oktobro, 1981, "Miaj karaj gefratoj! Pasigante la tutan jaron dum tiom da horoj tage kaj nokte pro mia traduklaboro super la Libro de Mormon, mi ĉeestis kaj seninterrompe partoprenis spirite en la religia etoso de frateco, kiu plene ĉirkaŭvolvis mian menson. Tial do, ricevinte leterojn, la viajn, kaj tiujn de kelkaj aliaj, nome tiun de
Dennis Asbury kun la vortoj: "Mi preĝas, ke vi bone sukcesos traduki la Libron de Mormon" kaj se temas pri la letero de Frato Dennis..."Mia kvara infano, naskita la 1-an de majo, 1981, nomigas Michael Edward". Mi traktis ilin (la leterojn) kiel ion tute naturan aperantan al mi, kiu ĉeestas kaj partoprenas dum la tuta jaro en la sama etoso de frateco, etoso religia kaj tiu de intima interamikiĝo." Aliloke, Frato Dembski afirmis, ke li efetive laboris "de tagiĝo ĝis la verperiĝo" por fini la traduklaboron.
Je la fino de la tajpita manuskripto troviĝas la jenaj vortoj; "En mia tradukkajero No.13, mi skribis, jubilante pro la bona finigo de mia tiommonata pacienca traduklaboro super la Libro de Mormon la jenajn vortojn: "Subtenate de la seninterrompaj preĝoj de Frato Paulo Kern, Wayne Illes kaj Dennis Gerald Asbury (Ili mem konfesis tion en siaj leteroj al mi) mi jubiloplene finis mian traduklaboron super la Libro de Mormon en Stargard Szczencinski, la 14-an de septembro 1981, je la horo 20.03 laŭ la mezeŭropa tempokalkulo...
Edward Dembski, Stargard Szczencinski, Pollando. Per la jam cititaj datoj kaj sciigoj, oni povas supozi, ke la traduko komenciĝis iam je la komenco de la jaro 1981, eble eĉ pli frue je la mezo de decembro 1980. Do, ekde la unua koncepto de la traduko, ĝis ĝia alveno al Usono, tuj auntaŭ la enŝovo de milita leĝo en Pollandon, forpasis proksimume dek-unu monatoj. Tiu estas vera miraklo kiam oni konsideras, ke la Libro de Mormon anglalingva enhavas 530 paĝojn. Kiel fina noto al ĉi tiu artikolo pri la origino de la traduko de la Libro de Mormon, menciindas la fakto, ke la 4-an de marto, 1983, mallonga letero estis ricevita de Edward Ockey el Britujo, kiu nun revizias kaj lingve kontrolas la Dembskian tradukon de la Libro de Mormon. Li mencias, ke "Mi reviziis ĝis ĉapitro 21 de la Libro de Alma kaj finis la "Multe-valora perlo." Mi nun uzas konkordancon de la Biblio por ke la esprimoj estu konformaj al tiuj en la Esperanta Biblio, ekz. Mat. 13:46 ("When he had found a pearl of great price" = "Trovinte unu multe valoran perlon"). Sciiginte, ke via celo estas eldoni la tutan Libron de Mormon en 1985, mi plirapidigos mian laboron kaj liveros la tutan verkon al vi ĝis 1984. La komenco de la Libro de Nifai verŝajne aperos en la venonta numero de "Esperanta Mormnonaro."
Laŭ lasta tempa informo de Jerzy Dembski, filo de Edward Dembski, lia patro forpasis el ĉi tiu vivo dum la monato januaro dum la tradukado de "Doktrino kaj Interkonsentoj." Frato Dembski estis vere, unu el la "PEManoj de la unua horo" kaj senĉese, senlace kaj sindoneme laboris por nia movado, eble pli forte ol iu ajn el ni ĝis nun. Ni sekvu lian ekzemplon. Ni honore kondolencas la familion Dembski pro la doloriga perdo de nia grandanima amiko kaj frato.
"Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn." (Jesaja 29:4)
Dediĉaj vortoj de la esperantlingva tradukinto de La Libro de Mormon: La tradukinto dediĉas, unue, tiun esperantlingvan version de La Libro de Mormon al ĉiuj membroj de la Por-Esperanta-Mormonaro ĉe la Universitato en Provo, Utah, USONO, inter kiuj reliefiĝis dum mia traduklaboro, surbaze de personaj perleteraj kontaktiĝoj, la jenaj laŭalfabete ordigitaj nomo de la fratoj:
- ASBURY, Dennis Gerald, kies kontaktiĝo kun mi en mia kulmina tradukfazo subtenis min per ties klare esprimitaj preĝoj al la Sinjoro, ke mi sukcesu ĉe mia entreprenita traduklaboro;
- BLAIR, Robert, d-ro profesoro de lingvistiko, kiu, eĉ ne kontaktiĝinte persone perletere kun mi, esprimis al frato W.Illes, sekretario
de la Por-Esperanta-Mormonaro, sian kiel mi juĝas, jubiloplenan sintenon al la esperantlingva versio de La Libro de Mormon;
- DAVIS, Eb, la Direktoro de la Eklezia Traduka Fako de la Eklezio de la Sinjoro, kies favora sinteno, esprimata kun vera jubilo al fratoj Illes kaj Kern, grave subtenis, ekde la komenco, mian traduklaboron;
-GONZALES, Jairo Fernando, ne apertenanta laŭnome al la Por-Esperanta-Mormonaro, kiu surbaze de la aperigata de frato Kern, Paulo Reinhold, revuo, eksciis pri la esperantlingva traduko de La Libro kaj esprimis al mi sian ĝojon "el la tero de Aldorado" - kiel li nomis sian patrolandon Kolombio, el kie li direktis sin - "ke li jubilas, ke transe de la oceano prepariĝas la esperantlingva traduko de La Libro, kiu estas vera bazo de kunfrateco.";
- ILLES, Wayne, sekretario de la Por-Esperanta-Mormonaro, studento de la Universitato super la hispana lingvo, kies kontaktiĝo en mia kulmina tradukfazo subtenis min per ties al mi esprimitaj preĝoj al la Sinjoro pri la sukcesoplena efiko de mia laboro, kaj kiu post mia fintraduko jubiloplene diris: "kompreneble ni, kiuj parolas Esperanton kaj apartenas al la eklezio de la Sinjoro eĉ pli ĝojas, ĉar la traduko boninfluos la mondon Esperantistan";
- KERN, Paŭlo Reinhold, la prezidanto de Por-Esperanta Mormonaro, kies aktiveco multe kontribuis al la disvastigo de la koncerna sankta afero pere de la aperigata de li, de tempo al tempo, revuo "Esperanta Mormonaro", oficiala organo de Por-Esperanta Mormonaro, kiu alportis al mi el la "tero de Aldorado" karakterizan saluton por mia laboro, kaj la indiko, aperigita de la frato en la revuo ESPERANTO pasintjare, instigis min kontaktiĝi kun la Esperanta Mormonaro, kaj rezultiĝis tiun ĉi verkon;
- PHILLIPSBERG, Hans, el Bolivio, kiu kontaktiĝis kun mi ĉar mia lando estis lia naskiĝlando, kaj ĝojas ekscii, ke la Libro aperos en Esperanto;
- TEW, Jeanine, kun siaj respektindaj gepatroj, kies leterinterŝanĝo kaj alsendo de la Libro en la originalo kaj en hispan-kaj germanlingvaj versioj estis, finfine, decidaj por la nuna verko;
Laŭvice, la tradukinto dedicas la verkon al la esperantistoj ne-mormonaj, kiujn la verko boninfluos, kiel diras la frato W.Illes, enirante la Esperantujon.
Laŭvice mi dediĉas la verkon al fratino Kupsc, Olga. 40, rue de KXXX, Lausanne, Genf, CH-1201, Svislando, ne-esperantistino, kies kontaktiĝo okazinta antaŭ dek jaroj naskigis en mi la unuajn neklarajn ankoraŭ intencojn esperantigi la Libron, pri kio mi skribis al ŝi, kaj ricevinte nun la dediĉvortojn kaj poste - espereble, esperu ni la ekzempleron, ŝi konvinkiĝos, ke realiĝis tio, por "boninflui la mondon Esperantistan," por ĉefine citi ankoraŭfoje la supre menciitajn vortojn.
La tradukinto de La Libro de Mormon
Edward Dembski
Stargard Szczecinski, Pollando, la 15-an de novembro 1981.