Por-Esperanta Mormonaro
  • Hejmo
    • MormonEsperanto
  • Eklezio
    • Pri la Eklezio
    • MormonEsperanto
    • Paroladoj
    • Genealogio kaj Familia Historio
  • Kristo
    • MormonEsperanto
    • Sanktaj Skriboj >
      • La Sankta Biblio
      • La Libro de Mormon
      • La Multevalora Perlo
    • Bibliaj Videoj
    • Ekumeno kaj Interreligio >
      • Ekumeno Facebook
  • Temploj
  • Esperanto
    • Radio-TV en Esperanto
    • Learn Esperanto
    • Facila Vento for beginners
    • Wikipedia in Esperanto
    • Esperanto Facebook
    • Esperanto Links
  • PEM
    • PEM
    • Esperanta Mormonaro Ĵurnalo
    • PEM Arkivo
    • PEM Facebook
    • PEM-Radio
  • Aliaj
  • saniga potenco de dankemo

Espero kaj Plenumo

                                                               majstra duopo, majstra verko 
                                                                                                                                                            
de Paul R. Kern
Oni iam diris ke la krepovo ne estas ĉiam krei ion el nenio. Ĝi plejofte konsistas el la kumetado de neprobablaj eroj. Estas malofte en la mondo de Esperanto, ke la ebleco krei veran unikaĵon altiras la atenton de ekstermovada eminentulo. Iom post la 74a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono, Anglujo, la  graveco de la verkoj de William Auld unuafoje venis al la atento de la konata kaj respektata usona komponisto kaj simfonia kondukisto D-ro Crawford Gates. Interalie, li estis tre frapita de la komplekseco kaj detaleco de La infana raso, kiu enhavas multajn pensigajn rimarkojn kaj citajojn, kiuj validas ec hodiaŭ -35 jarojn post la verkado de la fama poemo. Laŭ la opinio de D-ro Gates, la senmorteco de majstra verko montriĝas nur kiam forpasis sufice da tempo aŭ por lasi ĝin malaperi aŭ por forgesi ĝin. En la kazo de verkaro de William Auld, oni rimarkas econ de senmorta pluvivado.

William Auld estas  Magistro pri literaturo kaj angla lingvo de la Universitato Glasgova. Li estas aŭtoro aŭ editoro de cirkaŭ 40 libroj, inter kiuj elstaras la 25-ĉapitra  poemo La infana raso kaj la  Esperanta antologio, kiu vaste  prezentas en historia kunteksto la gravajn Esperantajn poetojn inter 1887 kaj  1981. Lia kolektita poemaro, la pli ol 800-paĝa En barko senpilota,  aperis en 1987. Li ankaŭmulte tradukis, interalie la tutan sonetaron de Ŝekspiro kaj verkojn de Burns, Byron, Martinson, k.m.a. Ekde 1949 li estis redaktoro de diversaj revuoj, kiel ekzemple Revuo Esperanto, Norda  Prismo, kaj Fonto. En la movada vivo li rolis siatempe ankaŭ kiel  Vivprezidanto de UEA (kies Honora Membro li nun estas) kaj Prezidanto de la  Akademio.

Alieflanke, la muzikaĵoj, simfonioj, kanzonoj kaj muzikaj spektakloj de D-ro Crawford Gates ĝojigas  la publikon dum pli ol kvardek jaroj. Oni povus diri, ke la muzikaĵoj kreitaj de  D-ro Gates estas ĉiamverdaj -sed ne vaste konataj en Esperantujo. Crawford Gates magistriĝis ĉe la Universitato Brigham Young (Utaho, Usono), kie li poste dum pluraj jaroj prezidis la Muzikan Fakon. Je tre juna aĝo, li estis komisiita de la ŝtato Utaho komponi la muzikon por spektaklo Promesita  Valo, kiu remorfestos la centjarigon de la ŝtato. Li doktoriĝis ĉe la prestiga Muzika Lernejo Eastman de la Universitato Rochester  (Nov-Jorko). Lia muziko estis ludataj de la plej gravaj simfoniaj orkestroj en  Usono; Chicago Symphony, Philadelphia Orchestra, Los Angeles  Philharmonic kaj la gravaj orkestroj de Dallas, Kansas City kaj Milwaukee. Du el liaj verkoj por orkestro kaj ĥoro estis registritaj  sur diskoj de la Utah Symphony Orchestra, kombinita kun la Mormon Tabernacle Choir. Pli ol cent verkoj estas eldonitaj de la elstara eldonejoj MCA, Southern Music Co., Thomas House Publications kaj aliaj.  Lia muziko troviĝas sur la ora disko registrita de Columbia record; The  Lord's Prayer de la Philadelphia Orchestra kaj la Mormon Tabernacle Choir sub la gvido de Eugene Ormandy (1,5 miliono da ekzempleroj venditaj).

En la pitoreskaj belgaj Ardenoj, dum aŭtuna parolado en mia ĝardeno, oni lancis la ideon al D-ro Gates pri eventuala kunlaboro inter la de majstraj artistoj. La propono ne nur estis varme akceptita sed pli entuziasme ol mi pensis ebla. D-ro Gates pretis verki tutan simfonion por Esperanto se oni volus tion. La tasko estis finfine difinita - krei aktualan, belsonan muzikaĵon, kiu eble plej efike spegulos la staton de la hodiaŭa Esperanto movado. Kvankam D-ro Gates estas profesia komponisto, li faras escepton en nia kazo kaj konsentis krei la muzikon tute senpage, kiel donacon al la Movado. La tasko verki la tekston estis ja akceptita de Magistro Auld dum la kongreso en Brajtono. Post mallonga atendo kaj iama vizito de iuj verdulaj muzoj, la teksto estis finita. La rezulto estas tute freŝa poemo, kiu efektive kaptas la momenton de la nuna situacio de nia lingvo - la ŝtato de la arto post la unua jarcento.La komponado de la akompana muziko devis atendi iom pli longe pro aliaj devigaj komponaĵoj antaŭe planitaj kaj pagitaj - inter ili, la muziko de grava usona filmo. En Novembro 1990, la vortoj de Auld kuniĝis kun la muziko de Gates.  La fina produkto estas precize kiel antaŭvidita; tre aktuala, belsona muzikaĵo, facile kantebla de grupoj. Laŭ la originala plano, la verko estu prezentita dum la 76a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno. Aranĝoj estas en ordo por disdoni kopiojn de la komponaĵo al ĉiuj kongresanoj kaj prezenti ĝin dum la 76a  Universala Kongreso.

La Plenumo

En ĉiu lando, ĉiu stato, dediĉite kaj defie,
Troviĝas la konantoj de'l komunikilo homa; Ni avangardas mondon, kie la homaro ĉie, Parolos senkatene en komuno idioma.

La majstra revo estis prava, disvolviĝis la realo; Ne vana estis fid' de'l pioniroj kaj martiroj, Ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo, Kaj spertas jubilante plenumiĝon de'l aspiroj

Nacioj de la mond', atentu! Paca kunlaboro eblas, Sen hombroj de suspekto, nekompren' kaj vortobstaklo
En mateniĝo de la mondo, nia arda flam' ne feblas, Sed lumas jam konstante kiel signo de'l miraklo!

Picture
Klaku la bildon por pligrandigi ĝin
klaku ĉi tie por aŭdi sondosieron de La Plenumo
La artikolo de Paul Kern ne nur memorigas de la rimarkinda kunlaboron inter la majstra duopo William Auld kaj Crawford Gates, sed ankaŭ de la mirinda interligiteco de la majestaj himnoj "La Espero" kaj "La Plenumo". Espero estis sekvita per Plenumo, kaj kune ili formas revan duopon. Ĉu ne estus bonega se La Espero estus
kantata ĉe la Solena Malfermaĵo de ĉiu universala kongreso kaj La Plenumo ĉe la Solena Fermaĵo? La redakcio petis "Sinkopo" - bonega hispana kvar-homa ĥor-ensemblo - ĉu ili interesiĝas kanti ĝin, kaj la rezulto estas bonega! La fina venko kompreneble estos se La Mormona Tabernaklo-Koruso majeste kantus kaj La Esperon kaj La Plenumon !

La Espero

La Plenumo

Crawford Gates: komponisto

William Auld: poeto

Picture
klaku la bildon
Picture
Picture
Picture
Esperanto, ne nur la lingvo, sed ĉefe ĝia Interna Ideo, kompletigata de la bahaisma Kredo, plenigis la vivon de Lidia Zamenhof, kiu
dediĉis sian vivon al  la estontaj pli lumaj tagoj de la homaro.
 (Louis C. Zaleski-Zamenhof).
Picture
A composition written by Crawford Gates recently premiered at the Edvard  Grieg
Hall in Bergen, Norway. The work was a new anthem for the International 
Esperanto Congress and premiered before the International Esperanto Conference
of 2,000 delegates from throughout the world. Its premiere was performed by a 
60-voice chorus made up of singers from 57 countries, conducted by Dimitar 
Terziev from Sofia, Bulgaria, with soprano soloist Galina Feodorovna from 
Moscow. Brother Gates, a member of the Beloit Ward, Madison Wisconsin Stake, 
attended the premiere. He is composer and conductor of the Beloit Janesville 
Symphony Orchestra. 

http://www.ldschurchnews.com/articles/20933/People-in-the-Church.html
Proudly powered by Weebly