Kaj Genealogio?
artikolo de Charles M. Hall
Kia rilato estas inter la genealogio kaj la religio? Laŭ la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, devas ekzisti la interrilato por ekspliki la grandajn sumojn da mono elspezitajn ĉiujare por kolekti genealogiajn registrojn.
Kia rilato? Jen kelkaj kredoj de la Mormonoj;
1) La tuta homaro vivis spirite antaŭ ol veni al la tera vivo.
2) Ni venis ĉi tien por ricevi morteblajn korpojn.
3) Post mia morto, ni releviĝos same kiel Jesuo Kristo releviĝis.
4) La ekzistintaj, ekzistantaj kaj ekzistontaj familioj surteraj povas esti unuigitaj post la morto.
5) Dio donis al apostoloj aŭtoritaton realigi terecajn ritojn, kiuj ankaŭ validas en la Ĉielo.
Li donis tian aŭtoritaton al hodiaŭaj apostoloj, same kiel al la antikvaj. Ili rajtas edzigi surtere por ke tia edzigo validu postmorte.
6) Ĉar ne ĉiuj havas la saman ŝancon koni la veron
de ĉi tiuj leĝoj kaj principoj dum la surtera vivo ili necese ricevu la ŝancon postmorte.
7) Ĉar la ceremonioj de edziĝo, bapto k.t.p., estas terecaj ceremonioj, estas necese, ke mortemuloj realigu la samajn ceremoniojn por la mortintoj.
Tial, la Mormonaro serĉas la nomojn, datojn kaj aliajn informojn de specifaj individuoj, kiuj antaŭe vivis surtere.
Tial, oni ofte vidas, ke la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj sendas fotografiistojn kaj aliajn fakulojn al multe da lokoj en diversaj regionoj de la mondo por kopii registrojn kaj aliajn dokumentojn, kaj ankaŭ alporti almenaŭ unu kopion po, al la urbo Sala Lago por aldoni al la grandega biblioteko pri genealogio, kie troviĝas kadre de la organizo de la Eklezio. Kutime okazas, ke ili ordigas kaj purigas tiajn dokumentojn por lasi bonorde la arkifojn de paroĥo aŭ registraraj instancoj.
Ekzemplo pri tia serĉado jenas. Mia prapatro nomiĝis Jozef Auzel. Li naskiĝis proksime de Paderborn, Germanio. Mi povas viziti la bibliotekon en Sala Lago aŭ unu el la filiaj bibliotekoj en diversaj urboj tra la mondo; kaj mi serĉas pri la registroj de Paderborn. Se mi trovas ilin, tiam mi serĉas la datojn de edziĝo, naskiĝo kaj morto de Jozef kaj lia edzino Maria. Mi poste prinotas tiujn informojn kaj transdonas ilin al la bibliotekistino. La informo esta enmetita en komputeron. Post kelkaj semajnoj, mi povas viziti Templon, kie nun troviĝas la nomoj, datoj k.t.p. de miaj prapatroj kaj fari por ili la surterajn ritojn; edziĝo, bapto kaj aliaj. Ni kredas, ke tion farante, la surteraj ritoj efektivigitaj per mi, estos validaj por la prapatroj eĉ se ili estas jam mortaj. La ritoj de ili realigitaj dumvive ne validas, ĉar ili estis efektivigitaj sen la ĝusta aŭtoritato de Dio, kiun li donis nur al la modernaj profetoj kaj apostoloj de la Eklezio de Jesuo Kristo. Se ne ekzistas la bezonataj registroj pri Paderborn, necesus persona vizito aŭ korespondado por peti helpon. Mi spertas, ke la Esperantistaj gefratoj estas tre bona helpo. Mi mondonas senavare al iliaj kasoj pro ilia reciproka helpo.