Kristo en Ameriko
La indianoj de la Amerikoj devenas el granda popolo, kiu okupis la okcidentan duonsferon dum multaj jarcentoj antaŭ la alveno de Kristoforo Kolombo. Manifestaĵoj pri ilia grandeco; la majesteco de iliaj urboj kaj la nobleco kaj diverseco de iliaj kulturoj estas eltrovitaj en granda abundeco. Sed ĝis nun, la plej famkonataj scienculoj el la mondo nek povas tute traduki iliajn lingvojn nek malkaŝi la sekreton pri kiuj ili estis, aŭ el kie ili devenis.
Fragmenta kono pri ĉi tiuj antikvaj popoloj postvivas en la tradicioj buŝe transdonitaj, eĉ ĝis nun, inter iliaj posteuloj. Unu el la plej signifohavaj legendoj konservataj estas pri la "Granda Blanka Dio," kiu alvenis en Amerikon antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj. Ĉi tiu dio promesis iutage reveni.
Ĉapitro el la angla historio rakontas, kiel la Kapitano James Cook, de la Brita Mararmeo, malkovris la legendon pri la Granda Blanka Dio, kiam li elŝipiĝis sur la plaĝojn de la havajaj insuloj.
Kiam la indiĝenoj eksciis, ke alvenis blanka viro, ili diskonigis la ĝojigan novaĵon. Ekde jarcentoj ili ja atendadis la Grandan Blankan Dion, kiu laŭ siaj tradicioj nomiĝas "Lono." La dio Lono, antaŭ jarcentoj, promesis iutage reveni por gvidi la popolon pacen. Pro rimarkinda koincido, Kapitano Cook elŝipiĝis dum la festivalo de "Mata Hiki," la ĝusta festivalo, kiu konservis vivaj la tradiciojn pri Lono la Blanka Dio.
La reĝo Lalaniokuho bonvenigis al Cook kaj al liaj akompanantoj per sanktaj regaloj kaj oferdonacoj. La havajanoj ricevis ilin kiel personojn, kiuj senmetafore revenis el la ĉielo.
Sed tiu ne estis la unua fojo, kiam en la okcidenta duonsfero oni adoris la blankan homon kiel revenintan dion. Ducent sesdek jaroj antaŭ ol la havajanoj ekkonis la anglojn, Hernan Cortez ankaŭ estis ricevata kiel dio. Moktezumo. la granda azteka monarĥo persone humiliĝis kune kun siaj nobeluloj antaŭ Cortez, kiun li erare konsideris la Granda Blanka Dio de siaj prapatroj.
Moktezumo akceptis la hispanon kiel "ketzakoatl" la blanka barbhava dio de la azteka tradicio.
Iliaj legendoj rakontas pri la granda blanka dio, kiu iame alvenis en Amerikon por realigi sian pastradon inter la popolo.
Li predikis al ili la pacon kaj promesis iutage reveni.
Same kiel okazis al Cook, ĉi tiuj hispanaj konkeristoj miris pri la maniero kiel sia estro estis ricevata de la loĝantoj de la regiono nomita la "Granda Tenoctitlano."
Sed kiu estis tiu Granda Blanka Dio de la antikvaj amerikaj tradicioj? Kiu estis tiu "blanka viro," kiu vizitis tiujn antikvajn popolojn, kaŭzante tiom fortan impreson inter ili, ke eĉ post pluraj jarcentoj li ankoraŭ estis rememorata?
Ĉu vizitis Jesuo Kristo la Amerikanojn? Ĉu eblis? Multe da studentoj pri la Biblio sin demandas pri tio. Multaj aliaj rezonas; "Ĉu ne estas Kristo la dio de la Nova Mondo same kiel de la Antikva Mondo?"
Pluraj bibliokleruloj kredas, ke Kristo parolis pri ĉi tiuj antikvaj amerikanoj; la havajanoj, la aztekoj kaj la ceteraj, kiam en Jerusalemo li parolis pri vizito al siaj aliaj ŝafoj, kiel estas registrita en la Evangelio laŭ Johano. Povas esti tiel? Ĉu Jesuo Kristo iam aperis en Ameriko?
Jes, tio efektive okazis. En glora realeco Kristo venis por efektivigi sian pastradon inter la praloĝantoj de la amerikoj. Li loĝis inter ili kaj predikis sian puran evangelion. Ĉi tio okazis post lia releviĝo en Palestino.
Pro tio, ke la antikvaj amerikanoj estis sendube liaj ŝafoj, devenintaj el pluraj de la triboj de la Familio de Izraelo, kiuj transiris la pacifikan oceanon sub dia inspiro. Ili forlasis siajn hejmojn en la Sankta Lando jarcentojn antaŭ la naskiĝo de Jesuo Kristo.
La kroniko de iliaj vojaĝoj el la orienta duonsfero al la okcidenta estas skribita en la Libro de Mormon. Ĉi libro estas sankta historio, kiu priskribas la malfacilaĵojn, kiujn ili alfrontis forlasante Jerusalemon kaj koloniante novan landon. La Libro de Mormon ankaŭ montras, ke la Sinjoro gvidis ilin per sankta kompaso nomita "Liahono."
Post pluraj jarcentoj en la Amerikoj, ili fariĝis fortega popolo, parto el kiu, foriĝis de la Sinjoro kaj ekpersekutis la aliajn, inkluzive la profetojn, kiuj kuraĝe proklamis sian fidon al Kristo. Ĉi tiuj profetoj de la Amerikoj profetis, ke Jesuo naskiĝos de virgulino, sintransprenante la pekojn de la mondo; tiel, kiel atestis la bibliaj profetoj de la Sankta Lando.
La Libro de Mormon ankaŭ deklaras, ke la kredemuloj de Kristo devis refuĝi en izolitaj lokoj, kie ili baptiĝis kaj praktikis aliajn kristanajn instruojn. Iliaj profetoj ankaŭ instruis, ke la Savonto vizitos ilin en la Nova Mondo post lia morto kaj releviĝo.
Tamen, militoj interrompis la progreson de ĉi tiuj baraktantaj nacioj. Tiel, kiel la Biblio montras la konflikton inter la disciploj de la Sinjoro kaj tiuj, kiuj kruele subpremis ilin, egalmaniere la Libro de Mormon, verkita de la profetoj de la okcidenta duonsfero, kronikas la grandajn batalojn, kiuj okazis en la Amerikoj.
Foje, profeto nomita Samuel la Lamanido suprenkuris urbomuron por proklami penton al la tuta urbo. Li ekcriis "La glavo de la justeco pendiĝas super ĉi tiu popolo kaj ne forpasos kvarcent jaroj ĝis ĝi falos sur ĝin. Kaj nenio povas savi ĝin krom pento kaj fido al la Sinjoro Jesuo Kristo, kiu nepre venos en la mondon!"
La Libro de Mormon diras, ke tiuj, kiuj ne kredis je liaj vortoj koleris pri li kaj ĵetis ŝtonojn kaj sagojn lian direkton. Sed ili ne kapablis vundi lin per ili. Fine la profeto Samuel forkuris el la regiono.
Alia profeto de la Nova Mondo estis Mormon, la militista profeto, kiu kompilis ĉiujn sanktajn verkojn de sia popolo kaj faris kompendion sur foliojn aŭ maldikajn orajn lamenojn.
Ĉi tiuj lamenoj restis kaŝitaj subtere ĝis la moderna epoko, kiam mirakle ili eliris al la lumo por esti tradukitaj kaj prezentitaj al la mondo kiel dua atesto pri tio, ke Jesuo estas la Kristo.
La libro de Mormon priskribas la alvenon de la Savinto al ĉi tiuj popoloj de la okcidenta duonsfero. Pri ĉi tiu glora okazo la libro tekstas; "Estis kunveninta granda homamaso en la lando Abundeco kaj ili aŭdis voĉon, kiu alvenis el la ĉielo. Kaj ĝi diris al ili:
"Ĉi tiu estas Mia Amata Filo, en kiu mi havas kontentecon, per kiu Mi gloras Mian Nomon. Aŭskultu Lin!" Kaj jen ili vidis viron subiranta el la ĉielo vestitan per blanka tuniko, kaj li stariĝis meze de ili, kaj la okuloj de la tuta homamaso restis sur lin. Kaj neniu kuraĝis malfermi la buŝon por demandi unu la alian kion signifas tio, ĉar ili kredis, ke tiu estas anĝelo, kiu aperis al ili. Li etendis sian manon kaj sin turnante al la popolamaso diris; "Jen, mi estas Jesuo Kristo, kies alvenon en la mondon la profetoj atestis. kaj jen, mi estas la lumo kaj la vivo de la mondo. Kaj mi trinkis el la maldolĉa kaliko, kiun la Patro donis al mi. Kaj mi glorigis la Patron transprenante al mi la pekojn de la mondo ekde la komenco. Leviĝu, kaj alvenu al mi, por ke vi metu viajn manojn en mian flankon kaj palpu la postsignojn de la najloj en miaj manoj kaj en miaj piedoj, por ke vi sciu, ke mi estas la Dio de Izraelo kaj la Dio de la Tuta Tero, kiu mortis pro la pekoj de la homaro."
La voĉo de Dio anoncis la viziton de la Savinto. Li malsupreniris el la ĉielo por resanigi la malsanulojn, por instrui sian Evangelion kaj starigi sian Eklezion deklarante, ke li estas la Filo de Dio kaj ke, denove li revenos.
Do, ne estas strange, ke dum jarcentoj la antikvaj popoloj de la Amerikoj kaj de la Sudpacifiko ripetadis unu kaj alian fojon,
generacion post generacio la legendojn pri la Granda Blanka Dio, kiu vere estis Jesuo Kristo.
La Libro de Mormon estas atesto kun la Biblio pri tio, ke Jesuo estas la Kristo. Ambaŭ parolas pri liaj agoj inter la homoj kaj
kiel li instruis ilin dum la jarcentoj per siaj inspiritaj profetoj.
Same kiel la Biblio estas la historio pri la agoj de Dio inter la profetoj kaj popoloj de la orienta duonsfero, la Libro de Mormon montras liajn agojn inter la profetoj kaj popoloj de la okcidenta duonsfero. Plue, ĝi parolas pri lia speciala vizito kiel releviĝinta estaĵo.
Tiamaniere la mirinda akcepto, kiun la praloĝantoj de la amerikoj faris al Cortez, Cook kaj al aliaj blankaj esploristoj, sendube estis rezervata por la vera Blanka Dio de la Amerikoj; la Savinto de la Mondo, ja, Jesuo Kristo.