La Homo kaj sia Serĉado pri la Feliĉo
Plurfoje kiam vi serĉas la feliĉon, vi konsideras la signifon de la vivo. Vi serĉas en via memoro ian komencon. Vi sendas antaŭ vi, viajn pensojn serĉante sin-orientadon sed ĉio, kion vi vere konas estas hodiaŭ, kaj vi perdiĝas en la nuna tempo.
Kiu mi estas? Kiel mi estiĝis? Kaj la tempo, kien ĝi min portas? Ĉu al la morto? Do, el kie mi devenis?
La Antaŭtera Vivo
Por kompreni kial vi estas ĉi tie, vi devas unue kompreni vian originon. Kiam vi naskiĝis, vi ne ekvenis el la nenieco al la ekzisto. Vi ĉiam vivis. Dum via antaŭtera vivo vi loĝis kun via Ĉiela Patro. Tie, kiel spiritaj gefiloj de Dio, vi vivis ĝis vi pretis por veni al la tero. Kiel diris la poeto Wordsworth, "Sonĝo kaj forgeso estas nia naskiĝo. Nia animo, la stelo de la vivo, estis kreata en alia sfero, el malproksima firmamento ĝi alvenis. Ne alvenas en nepra forgeso, sen memoro, el la ĉeesto de Dio, kiu estas nia antaŭloĝejo, sed gloraj nuboj estas ĝiaj vesto."
La Surtera Vivo
Kiam vi eniris la tervivon , malaperiĝis el via memoro la memoraĵoj pri via antaŭtera vivo; tial vi vivu per la fido kaj mempretigas por la eterneco. Ĉi tiuj fizikaj korpoj, en kiuj viaj spiritoj loĝas nun, estas submetataj al doloro, al malfacilaĵoj, al la morto; ĉar estas per alfronto de problemoj, ke vi fortigas viajn karakterojn. Vi devas elkoni doloron por disvolvi kuraĝon, la morton por kompreni eternan vivon. Do, ĉiuj vi, ne gravas kiu vi estas. Ni ne nur havas parencon kun ĉiu persono kiu vivas, vivis, aŭ vivos sur la tero, sed ankaŭ kun Dio, la Patro de ĉiuj ni, kaj kun Lia Filo, nia Savinto. Akceptinte respondecon pri la tero vivo, vi ricevis mirindan fizikan korpon, kiu similas al la korpo de Dio. "Kaj Dio Kreis la homon laŭ sia bildo, laŭ la bildo de Dio lin, viro kaj virino li kreis ilin. Kaj la spirito kaj la korpo konstitigas la animon de la homo." Do, estante gefiloj de Dio, ĉu surprizas vin, ke vi estas eterna parto de Liaj plano kaj celoj? Kaj descendante de tia nobla familio, ĉu estas en vi mem, kapabloj, kiuj superas eĉ viajn plej grandiozajn sonĝojn? Estu certa, ke via serĉado pri la feliĉo rilatas al inda celo. Estu certa ke la vivo estas vivinda. La vivo ofertas al vi du multvalorajn donacojn. Unu estas la tempo, kaj la alia estas via libera volo; la libereco por eĉeti per via tempo tion, kion vi volas. Vi havas liberecon por interŝanĝi vian tempon po mondecaj plezuroj. Vi povas anstataŭigi ĝin per malaltaj deziroj. Vi povas inverti ĝin en la
avareco. Per ĝi vi povas aĉeti la vanecon. Vi povas dediĉi ian tempon al la akirado de materialaĵoj. Via estas la libereco por elekti. Sed tio ne estas bonaĉeto, ĉar vi net trovos per ĉi tiaj materialaĵoj daŭran kontentecon. Alvenos la momento kiam vi devos raporti pri ĉiu tago, ĉiu horo, ĉiu minuto de la jaroj, kiujn vi pasigas en la karno. Estas dum ĉi tiu vivo, kiam vi marŝas per la fido. Ni montras , ke ni kapablas elekti bonon anstataŭ malbonon, ĝustecon anstataŭ malĝustecon, veran feliĉon anstataŭ pasemajn amuzojn, kaj via eterna rekompenco estos laŭ viaj decidoj. Unu el la profetoj de Dio diris: "Homoj ekzistas por ke ili havu ĝojon." Tia ĝojo kiu inkluzivas plenan vivon; vivon dediĉata al la servo, la amo, la hejma harmonio, kaj la fruktoj de la honorinda laboro, la akcepto de la Evangelio de Jesuo Kristo, de ĝiaj postuloj kaj ordonoj. Nur per tio ĉi vi povas trovi la veran feliĉon. Tia feliĉo, kiu ne malaperas kun la lumoj, la muziko, kaj la popolamassoj.
La Postmorta Vivo
Dio vin metis ĉi tien sur la teron, sen nenia memoraĵo pri via antaŭtera pasinteco, sed li ne forlasis vin senesperaj aŭ sen fido pri la postmorta vivo. Li promesas al vi la jenon: "Mi estas la releviĝo kaj la vivo. Kiu kredas al mi eĉ se li estos mortinta, tiu vivos." Unu el la faktoj pli amplekse atestataj de la Sankta Biblio estas la releviĝo de la Sinjoro Jesuo Kristo. Tri tagoj post Lia krucumado la disĉiploj kunvenis, laŭ la historio de la Sankta Skribo; "kiam do, estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj en kie la disĉiploj kunvenis, Jesuo venis kaj staris meze de ili kaj diris al ili: "Paco al vi." Kaj dirinte tion li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do, ĝojis vidante la Sinjoron." Same kiel vi vidis antaŭ via naskiĝo en la karno kaj kiel vi vivas en ĉi tiu vivo, per la amo kaj sinofero de nia Savinto, vi daŭre vivos post la morto. Ĉiu ano de la homa raso naskiĝas kaj mortas. Kvankam vi akceptas vian naskiĝon kiel naturan okazon, la morto, la pordo nekonata, kiu kondukas antaŭen, ĉiam estas por la homo terura mistero. La plej peniga provo de la vivo ekvenas per la morto de unu el niaj gekaruloj. Kiam sen fido pri la
senmorteco de la animo, disigo de la morto ŝajnas alporti nekonsoleblan malĝojon. Post la morto, kvankam via fizika korpo restos tere, tamen via spirito, kiu estas eterna, daŭre vivos. Viaj memoraĵoj pri la tera vivo restos kun vi, kaj vi denove rememoros vian antaŭteran vivon. Kvazaŭ oni elirus malluman ĉambron al taglumo, per la morto vi pasos al loko de revekiĝo kie vi trovos viajn gekarulojn, kiuj esperas por elkore bonvenigi vin.
La Vojo al la Paco kaj Feliĉo
Nu, vi estas ĉi tie sur la tero, sen iu ajn memoraĵo pri tio, kio okazis antaŭe kaj kun nur flustro de la fido por montri al vi, kion postvenos. Havu la certecon, ke vi estas ĉi tie ne akcidente aŭ hazarde, sed kiel partoj de glora kaj eterna plano. Per kvieta kaj pacema voĉo interne de vi kaj per la revelacioj al sia vokitaj profetaj, Dio, nia eterna Patro, gvidas la aferojn de siaj gefiloj, hodiaŭ same kiel hieraŭ. En la jaro 1830 Dio restarigis sian Eklezion kaj restaŭris la plenecon de Sia Evangelio por ke ĝi estu denove inter la homoj, per moderna profeto, Jozefo Smith. Per revelacioj, nia Savinto denove sciigis la planon de savo kaj ekzalto. La savo venas al ĉiu homo kiel donaco de Jesuo Kristo, sed la ekzalto, la plej alta el la eternaj benoj estas io, kion oni mem devas gajni. Ne sufiĉas ke vi nur kredas je Jesuo Kristo. Vi devas labori kaj lerni, serĉi kaj preĝi, penti kaj pliboniĝi, elkoni la diajn leĝojn kaj vivi laŭ ili. Tia estas la vojo al la paco kaj feliĉo kaj la pleneco de eterna vivo. Estas la vojo de nia Ĉiela Patro. Ni invitas vin esplori ĝin, elprovi ĝin, preĝi al Dio, kaj serĉi kaj serioze pripensi. Elprovu ĉion, retenu la bonon. Nur se vi ne timas la veron vi povas trovi ĝin, kaj ĝi kondukas al senlimaj benoj por vi kaj por viaj gekaruloj, ĉiame kaj eterne.
Do, jen via feliĉo; feliĉo multe pli profunda ol pasemaj amuzoj. Feliĉo, kiu superas la homan komprenon. Feliĉo ne por la momento, sed por la eterneco. Ĉi tio estas la serĉado de ĉiu persono. Ĉi tio estas la celo de la vivo. Ĉi tio estas la ŝlosilo al la feliĉo, ĉar la Dio kaj Patro de ĉiuj ni diris; "Tio ĉi estas mia laboro kaj mia gloro - realigi la senmortecon kaj eternan vivon de la homo."