Thomas à Kempis, kies vera nomo estis Thomas Hemerken (Marteleto), naskiĝis en 1379 aŭ 1380 en la urbeto Kempen (Rejnlando) kiel filo de riĉetaj gepatroj. Kiel 12-jara knabo li vizitis la lernejon de la "Fratuloj de la Komuna Vivo" en Deventer (Ned.). Post taŭga preparo li en 1399 eniris en la antaŭ nelonge fonditan monaĥejon de Auxgustenanoj sur la Agnietenberg (Monto de S-a Agneso) apud Zwolle (Ned.), kie lia 15-jarojn pli aĝa frato Johano en tiu sama jaro estis elektita kiel unua Prioro. Ĉar laŭ la Statutoj de la Kongregacio de Windesheim, du fratoj de sama patrino povis esti akceptataj nur laŭ deziro de ĝenerala kunsido de la Kanonikaro kaj kun aprobo de la monaĥeja komunumo, la novictempo de Thomas daŭris preskaŭ sep jarojn, kaj pro tio li ricevis la kanonikan vestaron ne antaŭ 1406. Multajn jarojn li estis tie Novicestro kaj Subprioro.
Li verkis grandan nombron da histori-edifaj kaj asketaj verkoj el kiuj 38 estas nedubeble agnoskitaj kiel veraj verkoj liaj, i.a. bibliografioj de S-a Lidvina de Schiedam, de Geert Groote, Florens Radewijns kun disĉiploj, Kroniko de Agnietenberg. Precipe liaj kvar libroj pri la Imitado de Kristo famigis lian nomon por ĉiuj tempoj. La Imitado de Kristo ja ekhavis post la Biblio la plej multajn tradukojn kaj represojn el ĉiuj libroj de la mondo. En la kvar jarcentoj kiuj sekvis ĝia unuan publikigon en 1471, pli ol 6000 diferencaj eldonoj aperis en Anglujo. Ni kuraĝas diri, ke ĝi en neniu katolika monaĥeja komunumo estas vane serĉata, kaj ĝi ĉeestas en ĉiuj katolikaj edukejoj, verŝajne eĉ en ĉiuj pastrejoj kaj nenombreblaj familioj; kaj tio ĉie almenaŭ en la gepatra lingvo.
Kiel ĉi tiu relative malgranda libreto povis akiri tian disvastiĝon? La respondo devas esti jena: ĉiu en siaj spiritaj malfacilaĵoj trovis en ĝi konsolon kaj kuraĝigon. Ne mirege do, ke ĝi, precipe en Francujo sub la titolo "La Consolation Interieure" estis pleje konata, kaj ke ĝi ĉe la germanaj Pietistoj estis same bonvene ricevata, kiel de Ignaco Loyola, kiam li verkis sian "Exercitia Spiritualia". Postaj jarcentoj ĉiufoje klopodis fari novan libron pli adaptitan al la bezonoj de ilia kaj nia tempoj; sed sukcesive ĉiuj devis rezigni la konkurencon kun tiu malnova, simpla sed tiel profunde kristana kaj profunde homkonanta libreto.
Ankaŭ el literatura vidpunkto ĝi estas majstraĵo: "ora libreto", speco de memparoladoj kaj Jesuo-paroladoj kun muziko. Ĉiuj manuskriptoj pruvas per siaj strangaj nomoj kiel "de musica ecclesiastica", ke la kerneca ritmo ne malmulte kontribuas al ĝenerala ŝatateco. Kaj kio pleje frapas la okulon: ni havas ĉi tie la plej melodian kaj la plej rigidan parolprozon kune. Sed krome, ĉio estas ardigita per naiva elokvento, ĉiam konvinka, en sia tuta koncizo objektiva, sed precipe filozofa, ĉielalta kaj ege profunda, rekte direktita al ago: vere nord-nederlanda! Sen ia dubo ĉi tiu libreto enhavas la plej bonan, kiun Nederlando iam kontribuis al la mens- kaj korkulturo en la disvolvigo de la Dia Regno ĉi-sube.
Pri la aŭtoreco de la Imitado oni pasie diskutadis jam dum proksimume 500 jaroj. Sed pri ĉiuj 40 eksterlandaj kandidatoj jam ne estas parolo; kaj nun oni interkonsentis, ke la aŭtoron oni devas serĉi en Nederlando. Ĉi tion pruvis Victor Bekker kaj paroĥestro Spitzen; kaj Karl Hirsche tion ripetis. Eĉ la italaj Benediktanoj konfesas tion. Sed en Nederlando oni certigas, ke pro tio estas ankaŭ pruvite, ke Thomas à Kempis estas la aŭtoro, kaj la Katolika Nederlando starigis por Thomas à Kempis belegan monumenton.
La aŭtografaj manuskriptoj de la Imitado ne estas subskribitaj per lia nomo; kaj nur post longa polemiko, taŭga historia kritiko sukcesis definitive konstati, ke Thomas à Kempis estas la aŭtoro de la Imitado. Kvankam ankoraŭ multaj eminentuloj kontraŭstaris, ekestis ĝenerala inklino fine ĉesigi la debaton, kaj akcepti lin kiel la aŭtoron, pro kvindeko da malnovaj aŭtoritataj manuskriptoj de kvar samtempuloj citantaj lian nomon, kiuj klare indikas lin kiel la aŭtoron, kaj pro la troviĝo de tiom da similantaj lokoj en certaj aŭtentikaj verkoj de la Windesheima kanoniko.
Thomas mortis la 25-an de Julio 1471 en sia 91-a vivojaro kaj estis enterigata en la orienta klostro de la monaĥejo. Sur la muron oni lokigis lian bildon kun jena epitafo, kiu tipe karakterizas krom lia profunde humila spirito, ankaŭ lian stilon: "Nusquam tuta quies nisi cella, codice, Christo" (Nenie sekura kvieto se ne en ĉelo kun Kristo kiel kodo). Kaj: "Im omnibus requiem quaesivi et non inveni, nisi in een hoeksken met een boeksken". (En ĉio mi serĉis kvieton kaj ne trovis, se ne en anguleto kun libreto). La ripozejo de lia ostaro estis poste multfoje translokita ĝis la 11-a de Novembro 1897, kiam ĝi estis entombigata en indan tombomonumenton, en la preĝejo de S-a Mikaelo en Zwolle (Nederlando).
parto de la antaŭparolo en: La imitado de Kristo en kvar libroj de Thomas Hemerken à Kempis; esperantigita de Wigbertus van Zon, eldonita en 1952 per A. Geertruidenberg, Nederlando.