La Mormonaj Pioniroj
Legacio: la filmo"Legacio, Mormona Vojaĝo", estas 53-minuta filmo, produktita de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Legacio rakontas pri la vivo de du mormonaj nov-konvertitoj ekde la 1830-aj ĝis la 1890-aj jaroj. La filmkarakteroj estas fikciaj, kvankam la eventoj ili travivas estas historiaj. Tiu ĉi filmo estas produktita por prezentado en la novkonstruata "Legacio Teatro", en la Joseph Smith Memora Konstruaĵo.
Krom la novecaj filmmontradoj en la Joseph Smith Memora Konstruaĵo en Sallaga Urbo, la filmo ankaŭ prezentiĝas en la Vizitantaj Centroj ĉe la temploj en Washington DC, kaj Mesa (Arizono) en Usono. En marto 2000 ĝi estis anstataŭigita per la filmo: "La Testamentoj de Unu Ŝafaro kaj Unu Ŝafisto".
|
|