Konatiĝu kun lingvoj, idiomoj kaj popolojJacob de Jager
Ĉiam estas ĝojiga tago por mi, kiam mi vizitas la Centron de Misiista Instruado en Provo, Utah. Krom tio, ke ĝi estas centro de spirita pretigo por misia servo, ĝi estas, laŭ mia starpunkto, la pli granda lingvolernejo en la mondo, kiu alportas la sigelon de aprobo de nia Ĉiela Patro. Nuntempe, ĉirkaŭ 40% da niaj 30,000 tuttempaj misiistoj parolas lingvojn alie ol la anglan. Kaj, ni nun instruas dudek-naŭ lingvojn ĉe la Centro de Misiista Instruado. Ni vere povas diri, ke en ĉi tiu epoko, unu el la revelacioj donitaj per la Profeto Jozefo Smith en Kirtland Ohio, en Marto, 1833 sendube realiĝas: Ni nun ordigas ĉiujn ekleziojn kaj ni studas kaj lernas kaj konatiĝas kun "ĉiuj bonaj libroj, kaj kun lingvoj, esprimmanieroj kaj popoloj." Devenanta el malgranda lando, kaj praktikinte internacian komercon dum multe da jaroj, mi konas per propra sperto, la grandan valoron de fremdlingva scipovo. Ni vivas en rapide malgrandiĝanta mondo. Vetura ebleco estas la ŝlosilvorto en internacia vojaĝado. Ni nuntempe veturas tra distancoj en unu tago, kiuj pasinte postulis semajnojn aŭ monatojn. Junuloj nun faras longajn vojaĝojn kaj konatiĝas kun fremdaj kulturoj kaj fremdaj lingvoj. Sed, ni en la Eklezio rigardas la lernadon de lingvoj iom malsame ol la mondo. por ni, ĝi estas ŝajne, sankta devo, kiun Dio donis al ni. Ĉar ni devas alporti la Evangelion al ĉiuj nacioj, ni kiel Eklezianojn, pli ol iam ajn antaŭe devas akcepti la taskon lerni fremdajn lingvojn. La junularo speciale devas sin prepari por ĉi tio. Sed ankaŭ geedzoj, kiuj havas deziron servi misie post kelkaj jaroj povas nun prepari sin por povi konversacii en fremda lingvo. Kun la forpaso de la tempo la bezono de scipovo de diversaj lingvoj pliiĝos ĉar la Evangelio estos alportata al novaj landoj, kie ni ĝis nun ne predikis ĝin. La Sinjoro ja proklamis per la Profeto Jozefo Smith; "Okazos en tiu tago, ke ĉiu homo aŭskultos la plenecon de la Evangelio en sia propra lingvo kaj en sia propra idiomo." (D&I 90:11). Tio ĉi estas giganta tasko sed ni devas kompreni, ke ni ĉiuj estas respondecaj. Kaj ĉiuj ĉi tiaj klopodoj komencu en la hejmo. Sufiĉe ofte, aŭ la edzo aŭ la edzino de iu geedzparo jam servis misie eksterlande kaj posedas konon de la lingvo de la lando, kie li aŭ ŝi servis. Por revivigi fluecon en tiu lingvo, ili povus preni kurson por helpi unu la alian en la lingvo kiam ili alvenos al la kampo de misio. Gepatroj ankaŭ devas certigi la lernadon de lingvoj inter siaj idoj. Mi rimarkas, ke en Usono, estas multe da familio, en kiuj estas linioj de lingvoj pro la ekzisto de diversnacia influo. Iu persono povas esti en la kvara amerika generacio, sed ankoraŭ memori la avon parolantan en la germana, sveda aŭ hispana. Ekzistas granda ŝanco por la nuna generacio de la familio revivigi la lingvon de la malnova lando. Kaj tiel farante, la tuta familio ricevos multe da ĝojo. Aŭ povas esti, ke gepatroj, pliaĝaj gefratoj jam servis mision en fremda lando kaj ankoraŭ posedas bonan konon de la lingvo. Ili devas dividi tian konon kun siaj gefiloj kaj plijunaj gefratoj. sed tio devas esti serioza klopodo, kaj la gepatroj povas gvidi kaj estri kaj direkti ĉi tion en sia propra hejmo. Estas mia opinio, ke ĉi tio plej efike povus esti pridiskutata dum la familia decidkunsido por ke, la plenkreskantaj infanoj povas serioze komenci lerni duan lingvon frue en la vivo. Ĉio, sendube, ne garantios, ke la Sinjoro ilin alvokos al lando, kie tiu lingvo estas parolata. Sed, kiel Eldero Thomas S. Monson de la Kvorumo de la Dek-du Apostoloj esprimis al mi; "Instruu la genujulojn de la Eklezio, ke ne certas, ke la Sinjoro direktos iliajn vojojn por ke ili misie laboru en loko, kie oni parolas la lingvon de ili lernita. Sed, se ili estas alvokitaj al tute alia lando, ili almenaŭ havos la avantaĝon esti lernintoj de dua lingvo. lerni duan lingvon ĝenerale ne estas tiom malfacile por ili, ĉar ili jam lernis kiel studi kaj tial rapide progresas ... speciale, kiam ili estas gvidataj de la Spirito de la Sinjoro." Inter la ĝenerala publiko estas la misa ideo, ke estas tre malfacile lerni fremdan lingvon. Sed miaj spertoj pruvis al mi, ke temas pli pri tempo ol io ajn. Preskaŭ ĉiuj kapablas lerni fremdan lingvon. Temas pri la volo de oni pasigi multe da tempo lernante la lingvon. Post mia reveno de kvarjara asigno por la Eklezio en Azio, mi havis grandan deziron lerni la ĉinan lingvon. Mia plej granda malhelpo estis, ke mi ne povis disponigi sufiĉe da tempo por studi pro mia ĉiutaga okupiteco. La tempofaktoro estas ofte la pli malhelpa elemento en la lernado de lingvoj. Ĉi tio estas alia kaŭzo, kial frua komenco tiom multe gravas. Kelkaj misiistoj eniras la Centron de Misiista Instruado por lerni fremdan lingvon kun grandaj timoj ĉar ili timas, ke ili ne kapablos lerni la lingvon de siaj asignitaj misiaj lokoj. Mi volas forigi tiajn timojn. Mi jam vidis la tre praktikajn metodojn de lingvoinstruado ĉe la CMI, kaj mi kredas je la donaco de lingvoj. Mirakloj okazas kiam misiistoj lernas paroli per la povo de la Spirito. Kaj ili lernas sufiĉe por komenci konversacii dum ili estas ankoraŭ en la centro de Instruado. Sama estas la kazo por pliaĝaj misiistoj, kiuj eniras la CMI kiel geedzparoj. Se ili volas dediĉi sufiĉe da tempo kaj laboro por mastri la novan lingvon, la Sinjoro benos ilin tre multe. Kaj ili spertos grandan ĝojon lernante paroli fremdan lingvon. Tiam, en la misia kampo, oni kuraĝigas ĉiujn misiistojn daŭrigi iliajn studon pri la lingvo kaj ili havas tempon por fari tion dum duonhoro ĉiutage. Mi firme kredas, ke Prezidanto Jozefo F. Smith ricevis la donacon de lingvoj, kiam kiel junulo foriris siamisie. Li diris: "Mia estis en fremda lando, sendita por prediki la evangelion al popolo, kies lingvon mi ne komprenis. Tiam mi sincere serĉis la donacon de lingvoj, kaj per ĉi tiu donaco kaj studo (mi certas, ke li fordonis multajn horojn al ĉi tio) cent tagojn post mia elŝipiĝo en tiuj insuloj, mi povis paroli al la popolo, en ilia lingvo, kiel mi parolas al vi en nia gepatra lingvo. (Gospel Doctrine, 5th ed., Salt lake City: Deseret Book Co., 1939, p.201) Mi pensas, ke tio estas forta atesto. Mi solene atestas, ke mi ĉi tion vidis jam en pluraj landoj de Azio, kie lingvoj estas ege malfacilaj por la averaĝa usonano. Mi vidis mormonajn misiistojn en Koreujo, Tajwano, Tajlando kaj en aliaj lokoj akiri fluecon, kiu vere surprizis min. La popoloj de tiuj landoj ne povis kredi, ke ĉi tiuj misiistoj ekkomencis lerni la lingvon nur antaŭ unu jaro. Kiam tio okazas, misiistoj komencas kompreni, ke devas esti pli alta influo aŭ povo interplektita en lingvolernado, kiam onis estas en la servo de la Sinjoro, ol kiam oni nur trapasas la malnovan lernejan sistemon. Nun estas la epoko de la pleneco de la Evangelio, kiam ĝi estos predikata al ĉiu homo en lia propra lingvo kaj en lia propra idiomo. Ni havas la grandan benon reprezenti la Sinjoron al la popoloj de la mondo, proklamante la realecon de la Patro kaj lia Amata Filo. Jesuo kristo, kaj pri la restarigo de la evangelio. Mi preĝas, ke ni estu iloj en liaj manoj kaj estu gvidataj de lia Spirito plenumi ĉi tiun grandan kaj mirindan laboron. (el la angla originalo "Become Acquainted ... With Language, Tongues, and People" de Eldero Jacob de Jager, tradukis Paul R. Kern (Ensign, Oktobro 1982 pp 11-13.) |
|