Pri La Du Pacaj Batalantoj
Spirita maltrankvileco kaj mensa malsateco estas la du plej fortaj stimuloj al fruktodona laborado. La fruktoj de malkontenteco evidentiĝas en ĉiu aspekto de la vivo. En la kampo de la religio, estis profunda spirita malsateco, kiu inspiris la grandajn reformistojn; Lutero, Zwingli, Williams kaj aliaj. Estis profunda mensa maltrankvilo kiu instigis la gravajn lingvistojn; Bloomfield, Sapir, Chomsky kaj aliaj.
Legante la personajn historiojn de L.L. Zamenhof kaj Jozefo Smith, nepre menciindas la similecoj de ĉi tiuj grandaj homoj en ambaŭ kampoj. Kvankam unu estas pli konata pro siaj lingvaj kontribuoj kaj la alia pro siaj religiaj atingoj, ambaŭ ambaŭkampe baraktadis dum la daŭro de siaj vivoj kaj en ne malsimilaj cirkonstancoj. La fruvivaj materialaj ĉirkaŭaĵoj de Ludoviko kaj Jozefo estis humilaj kaj fakte malriĉaj. Jozefo naskiĝis en la urbo Sharon, stato Vermonto, Usono en la jaro 1805. Kiam li estis dek-jaraĝa, lia patro transloĝiĝis en Palmira-n, Novjorko, pro tio, ke la vetero de Vermont ne donis sufiĉe longan kreskan sezonon por sukcese ricevigi la bezonatan rikoltadon. En sia malriĉeco, kaj espere serĉante pli favorajn vivkondiĉojn, la familio Smith enradikiĝis en Novjorko. Dum la junaĝo de Ludoviko, lia patro ankaŭ transloĝiĝis; de Bialystok, kie Zamenhof en 1859 naskiĝis, en Varsovion, por akcepti pli bonan oficon en la reala gimnazio. Spite al la esperita favora transloĝiĝo, la financa stato de la Zamenhofaj gepatroj fariĝis tre malbona kaj tial ne plu kapablis tenadi la ĝis tiam alkutimiĝintajn studmanierojn de juno Ludoviko. Ne nur dum la fruaj jaroj de Smith kaj Zamenhof premis la karakteriza malriĉeco, sed ankaŭ dum la sekvintaj jaroj. Jozefo senhonte deklaris, ke li estas kondamnita akiri nesufiĉajn vivrimedojn. Ludoviko konfesis, ke tre multe da jaroj li havis grandajn kaj turmentajn klopodojn kun la akirado de sia pano kaj, ke tia batalado pri la pano tre venenis la vivon. Ĉar ambaŭ ion pli valoran ol mono celis, estis monmalriĉeco ilia ĝenerala sorto. La celoj de la du interplektis spiritecon kaj lingvon. La unu ne ekzistas sen la alia. Kvankam Jozefo ĉefe konsterniĝis pri religiaj aferoj, li estis gvidata al lingvaj demandoj por atingi la esencon de religio. Aliflanke, Ludoviko unue elpensis lingvaĵon surbaze de la plezuro ricevita per la studado de fremdaj lingvoj. Sed estante la viktimo de rasa kaj lingva persekutado, li idealigis sian plezuron kiu baldaŭ religiiĝis. Spite al tio, ke Jozefo nur spertis tri jarojn de formala eduko, li fariĝis kompetenta lingvisto. Memstare li lernis la hebrean, grekan, latinan kaj germanan. Li tradukis el egipta reformita. Dum sia fama parolado "King Follet", li substrekis la erarojn de traduko de la Biblio kaj deklaris la germanlingvan version la plej ĝusta kaj akurata. Li citis plurajn versojn el tiu Biblio kaj demandis la ĉeestajn germanlingvulojn ĉu li legas korekte la Biblion. La respondo estis jesa. Dum la vivo de Jozefo Smith, lingvoj okupis gravan lokon en lia mondkoncepto. Estis li, kiu komunikis la volon de la Eternulo: "Studu, lernu kaj elkonu ĉiujn bonajn librojn kaj lingvojn, kulturojn kaj popolojn." Sendube la laboro kaj verkoj de Jozefo karakteriziĝis per la studado kaj praktika uzado de lingvoj. Lingvo estis por li ilo por antaŭenigi la laboron de la Sinjoro kaj por transpasi la mensajn kaj sociajn limojn de la homaro. Bariloj, kiuj baras la vojon cele al Eterna vivo. Simile estas la celo de Ludoviko. Inter la hodiaŭaj adeptoj de Esperanto, oni pli atentas la lingvon mem de D-ro Zamenhof ol ĝian spiritan devenon. Estas ofte forgesite, ke la lingvo por Zamenhof havis specialan celon nekutiman estkialon. Kial ĉi tia lingvo inventiĝis? Kia estis la spirita baraktado kaj mensa kvieteco kiu kondukis al ĉi tiu mirinda kreitaĵo? Dum la vivo de Ludoviko, li vidis multe da persekutado kaj diskriminacio pro la ekzisto de rasaj, lingvaj kaj kulturaj bariloj. Tio estis al li tute neakceptebla, komprenante ke ni ĉiuj estas gefiloj de la sama Patro. Surbaze de tiu konvinko, Zamenhof publikiĝis "Deklaracion" pri sia idearo nomita "Homaranismo." La du ĉefaj punktoj estas; "Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardis kiel unu familion; la dividiteco de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardis kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. - Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon." Tia ankaŭ estas la esenco de tiel nomita "Interna Ideo," kiu estas ofte primokita kaj malakceptata de la generala Esperantistaro. Tamen, tia sinteno estas la malo de la zamenhofa. Oni skribis ke, "La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj ...por li estis ankoraŭ pli grava ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al ideala celo, kiun li esprimis kiel "Homaranismo". Kvankam la religia kaj lingva simileco inter Jozefo Smith kaj Ludoviko Zamenhof estas la plej substrekindaj, ekzistas alia sameco en la vivoj de la du. Zamenhof suferis multe da dumviva persekutado simile al Jozefo. Laŭ la propraj vortoj de Ludoviko; "...mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. "Tiaspecan persekutadon ĉiu Esperantisto pli malpli frue spertas. Jozefo Smith spertis pli severan persekutadon dum la daŭro de sia ekzisto. Pro la sama kialo - liaj instruoj ne agordiĝis kun tiuj de la plej popularaj iamaj sektoj. Oni frekvente malliberigis lin pro falsaj akuzoj kaj surgudrigis lin per naŭza miksaĵo de gudro kaj plumoj pro tio, ke li atestis pri tio, kion li efektive vidis. Fine, li fordonis la vivon pro sia atesto. Lia sangsigelo estas forta atesto pri la dieca misio de la profeto. En la laboro de Jozefo kaj Ludoviko, iliaj edzinoj kaj bopatroj forte subtenis ilin. La bopatro de Zamenhof ebligis la eldonon de la unuaj kvar broŝuroj. Ludoviko tuthoneste demandis al sia fianĉino ĉu ŝi volas ligi ŝian sorton kun la sian. Si ne nur tute konsentis, sed disponigis sian tutan sumon da mono por la ideo de Esperanto. Estis la patro de Emma Hale, edzino de Jozefo, kiu protektis lin de la popolaĉoj kaj tre amikigis al li. Dum la tuta vivo de Jozefo, Emma restis fidela, spite al tio, ke la familio Smith spertis grandegajn malfacilaĵojn inkluzive perdante siajn domojn kaj tutajn posedaĵojn plurfoje. Tre mensfrapa simileco estas la apostatecoj kiuj okazis kaj en la frua Esperanto movado kaj en la frua Eklezio. La plej fama "apostato" de esperanto estis Louis de Beaufront; tre talenta frua Esperantisto, kiu ĝuis la tutan fidon de Zamenhof. En la daŭro de kelkaj jaroj, li eldonis kompletan serion de lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj (1892-1905). Li altiris multajn personojn al esperanto, inter ili eminentuloj kaj altranguloj. Tamen, en 1908, li lancis sian reformprojekton "Ido". Ido estas artefarita lingvo inventita por "korekti" kelkaj t.n. negativajn ecojn de esperanto. La Ido skismo portempe minacis subfosi la esencon de la novbakita Movado. Beaufront fariĝis la ĉefa instiganto de la Ido movado kaj estis deklarata ĝia kreinto. Apostateco en la fruaj tagoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj evidentiĝis. Eĉ Olivero Kauderi, skribisto por Jozefo Smith dum la tradukado de la Libro de Mormon forlasis la Eklezion dum pluraj jaroj. Ne nur li, sed ankaŭ David Whitmer kaj Martin Harris. Entute ĉiuj tri specialaj atestantoj de La Libro de Mormon au eksiĝis aŭ estis eksigitaj de la Eklezio. Harris kaj Kaŭderi poste revenis. Tio nepre ne signifas, ke iliaj atestoj restas nevalidaj. Ili neniam neis tion, kion ili vidis kaj aŭdis. Oni prinotu la fakton, ke spite al la minaco de apostateco, la plejmulto da membroj restis fidelaj al siaj konvinkoj. Persekutado plifortigas tiujn, kiu partoprenas, ekde la komenco, iun ajn novan idearon. Lau la mormona vidpunkto kaj kredo, Jozefo Smith estis vera Profeto de Dio alvokita por restarigi la puran senmakulan Evangelion sur la teron en ĉi tiu lasta tempodaŭro antaŭ la dua alveno de Jesuo Kristo. Li efektivigis sian laboron per ĉiuj donacoj de la Spirito, kiuj inkluzivas la donacon de lingvoj. Liaj vivspertoj estas atesto pri la dieco de lia alvoko. Ni neniel profetigas L.L.Zamenhof, nek similigas lin al Jozefo Smith. Ni simple asertas kaj pridiskutas la frapajn similecojn inter la vivoj kaj pensoj de la du. De la du spirite spertitaj mensmaltrankviloj aperis la restarigo de la Eterna Evangelio, dum tiom da tempo perdita el inter la homoj, kaj signifoplena, efika ilo por uzi en ĝia disvastiĝo. |
|