Por-Esperanta Mormonaro
  • Hejmo
    • MormonEsperanto
  • Eklezio
    • Pri la Eklezio
    • MormonEsperanto
    • Paroladoj
    • Genealogio kaj Familia Historio
  • Kristo
    • MormonEsperanto
    • Sanktaj Skriboj >
      • La Sankta Biblio
      • La Libro de Mormon
      • La Multevalora Perlo
    • Bibliaj Videoj
    • Ekumeno kaj Interreligio >
      • Ekumeno Facebook
  • Temploj
  • Esperanto
    • Radio-TV en Esperanto
    • Learn Esperanto
    • Facila Vento for beginners
    • Wikipedia in Esperanto
    • Esperanto Facebook
    • Esperanto Links
  • PEM
    • PEM
    • Esperanta Mormonaro Ĵurnalo
    • PEM Arkivo
    • PEM Facebook
    • PEM-Radio
  • Aliaj
  • saniga potenco de dankemo

La Babela Turo

La turo (alinome - Babilona turo) estas priskribita en Biblio, kio estis simbolo de malfideleco kaj manko de respekto al dio. En Biblio ni legas, ke la posteuloj de Noa, komencis konstrui turon en Ŝinar-ebenaĵo de Babilonio. Ili strebis konstrui tiel altan turon, ke ĝi povu atingi ĉielon. Daŭrigante sian laboron, ili koleris dion kaj li decidis venĝi kaj konfuzigis iliajn lingvojn. Post tio, homoj parolas en diversaj lingvoj kaj kovras la vastan surfacon de la tero.
 
La mito verŝajne havis du celojn: montri al homoj, ke oni ne povas malrespekti diojn, kaj klarigi, kial la homoj parolas malsamajn lingvojn.

Historia fono
Oni pensas, ke la fono por la Babela turo estas historia, sed multaj homoj dubas pri la historieco de la venĝo de dio. Efektive, la turo estas zigurato, kiu estis uzita por dia servo en Mezopotamia religio. Probable, ĝi estis la turo de Etemenanki, kiu estis parto de Marduka Templo en Babilono. Tiu templo-turo estis vere detruita, sed ĝin rekonstruis pli poste la reĝo Nabopolassar al la fino de 7-a jc. Kaj dum la amplekso de la templo estis impresa en siaj tempoj, tamen ĝi estis sufiĉe modesta kompare al modernaj konstruaĵoj. La nomo 'Babela turo' devenas de la nomo de templo - Bab-ilu, signifanta 'Pordo de Dio'.

La Babela Turo en la Biblio
Teksto el la Sankta Biblio, Genezo, ĉapitro 11 (tradukita de L.L.Zamenhof).

1. Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie
ekloĝis. 3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu
ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por
ili kalko. 4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies
supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la
supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la
turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu
popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili
ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni
konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la
Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis
konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo
konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la
supraĵon de la tuta tero.

el: Babela Turo (Vikipedio)


Proudly powered by Weebly