La Sankta Biblio en la retoEn la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
Biblio Vikipedio - la libera enciklopedioNe nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. L.L. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo de 1906/1907, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto.
Malnova kaj Nova TestamentojBrita kaj Alilanda Biblia Societo
Esperanto Biblio por porteblaj aparatojEsperanta biblio senpage disponebla por porteblaj aparatoj
Esperanto BiblioDua-Kanonaj Bibliaj Libroj esperantigis Gerrit BervelingGvidilo tra la Biblio KELICentro pri Biblia StudadoLa Centro pri Biblia Studado (Katolika) signifas novan sperton: ĝi sin proponas kiel altkvalita Studejo je dispono de ĉiuj interesatoj al pli profunda ekzamenado de la Sanktaj Skriboj.
Bibliaj Videoj nova eldonoLa rakonto de la naskiĝo, vivo, morto, kaj resurekto de la Sinjoro Jesuo Kristo estas la plej bonega iam rakontis. La Bibliaj Videoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj disponigos vin kaj vian familion novan kaj signifo-plenan manieron lerni pri Jesus Kristo.
El: Vikipedio - la libera enciklopedio: Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. L.L. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo de 1906/1907, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo (Cambridge) en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio. Komitato elektita dum la brita Esperanto-kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el la greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj Alfred Edward Wackrill kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis John Mabon Warden. Dum la 18-a Universala Kongreso en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta Esperanta Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover (vd. ,Esperanto', Ĝenevo, 1926, p. 137). - Nombro de bibliopartoj, venditaj en Esperanto ĝis 15 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22.727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14.231. Montagu Christie Butler. |
|