La Multevalora Perloen libro-formato (unuaj paĝoj)
en pdf-formato "La vortoj de Dio, kiujn li parolis al Moseo en tempo, kiam Moseo estis forlevita al treege alta monto. Kaj li vidis Dion, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj li parolis kun li, kaj la gloro de Dio estis sur Moseo; pro tio Moseo povis elteni lian ĉeeston." La Multevalora Perlo aŭ pli ĝuste Altpreza perlo estas unu el la normaj verkoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi nomiĝas laŭ parabolo trovita en la 13-a ĉapitro de Mateo: [La] regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin. La Multevalora Perlo enhavas diversajn skribaĵojn, tradukitaj aŭ skribitaj de Joseph Smith: La Libro de Moseo, elektitaj ĉapitroj el Genezo, el la biblia traduko de Joseph Smith La Libro de Abraham, tradukita el papirusoj Joseph Smith-Mateo, unu ĉapitro el Mateo, el la biblia traduko de Joseph Smith Joseph Smith-Historio, rakonto pri la komenco de la eklezio en la vortoj de Joseph Smith La Artikoloj de Fido, bazaj kredoj de la eklezio Notu ke la biblia "traduko" de Joseph Smith ne estas efektive traduko; ĝi estas "inspirita versio". Li ne finis ĝin antaŭ sia morto. |
|